russ ([info]goulo) wrote in [info]lj_esperanto,
@ 2006-01-07 14:35:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
demandoj pri tradukado de livejournal
Nu mi ĵus faris kelkajn traduketojn per http://www.livejournal.com/translate/edit.bml?lang=eo (kiu estas iom primitiva ilo, pro la malkonvena malgrandeco de la redakta regiono), kaj jam mi havas demandojn.

Ĉu ni tradukistoj simple traduku tekstojn de lj laŭ nia plaĉo, aŭ ĉu estas iu procezo formala?

Ĉu estas iu norma terminaro kal libro pri stilo? Mi rimarkas ke verŝajne malsamaj tradukistoj uzas malsamajn terminojn: ekz la angla substantivo "post" aperas Esperante kiel "afiŝo", "enskribo", kaj eble aliaj vortoj. Kaj simile pri la angla verbo "post" (ekz sur ĉi tiu paĝo mi vidas "Poŝti en: lj_esperanto..." Ĉu "poŝti" vere taŭgas? Kaj kio pri la eterna demando ĉu uzi "-i" aŭ "-u" por tiaj komandoj?


(Post a new comment)


[info]lapingvino
2006-01-08 02:27 pm UTC (link)
Laŭ mia sperto estas plej bone korekti ĉion kio estas erara kaj traduki ĉion kio ne estas tradukita ;). Ĉi tie: http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html estas terminaro kiun vi povas uzi. Mi proponas ke ni afiŝu uzatajn terminojn ĉi tie, por ke ni povu egaligi ilin...

(Reply to this)(Thread)


[info]goulo
2006-01-11 09:08 am UTC (link)
Tiu leksikono povus esti utila ja, sed mi avertus ke ĝi pli taŭgas por programistoj kaj aliaj teknikuloj kaj temas pri terminaro pri komputiko mem, kaj la lj-dokumentoj celas ordinarajn uzantojn kaj temas pri la diversaj kapabloj de lj-taglibra sistemo anstataŭ pri komputiko.

(Reply to this)(Parent)(Thread)


[info]lapingvino
2006-01-11 09:12 pm UTC (link)
I.a. afiŝi kaj similaj vortoj estas tiel facile priserĉeblaj. Se vi scias ion pli bonan, tre bonvole!

(Reply to this)(Parent)

bona propono
[info]kunar
2006-01-08 03:46 pm UTC (link)
Finfine mi denove legas bonan, instigan proponon! Iom organizita laboro certe pli bone efikos ol senkapa ektradukado. Eĉ se ni tradukos laŭ nia plaĉo, kelkaj bazaj reguloj kaj interkonsentoj povos tre helpi.

Povos ekzemple esti tre bone, de tempo al tempo koncentriĝi al la preskaŭ tradukitaj partoj kaj fini ilin unue. Se nur mankas 1-2 frazoj, tion eblas rapide fari. La bazaj vortoj / frazoj, kiujn ĉiu uzanto renkontas, posedas pli altan gravecon ol tekstoj por specialaj okazoj.

Se vi serĉas en la arĥivo de tiu ĉi komunumo, vi trovos tie enksribon, en kiu mi plendas pri la malbona funkciado de la tradukilo. Ĉefe tio malmotivigis min plutraduki resp. pluprovi traduki kaj korekti kelkajn bazajn erarojn.

Vi bone alparolas jam kelkajn demandojn, al kiuj unue necesas trovi respondon (pli precize: elekti respondon). Mi ĝenerale preferas la "-u"-formojn, do "kreu novan enskribon". Nur se la teksto estas io kiel "Mi volas: -krei novan enskribon -rigardi mian amikoliston -ktp.", mi uzus la "-i"-formojn. "-u" laŭ mi pli signalas aktivecon kaj montras, ke la uzanto ordonas al la TTT-paĝo. Tiel estu, ĉar laŭ informadikaj principoj, la uzanto estu la aktivulo, la stiranto, la povulo.

Iam en 2003 aŭ 2004 iu en komento menciis retpaĝon kun terminaro speciale por LiveJournal. Tiu ja estus reuzinda kaj aktualiginda. Do ni ne komencos je nulo.

Se vi vere interesiĝas pri ĉio tio, mi pretas serĉi la menciitajn enskribojn kaj komentojn. (Ja ne estas tre multaj enskriboj en tiu ĉi grupo, do la tasko ne tre malfacilos!)

(Reply to this)(Thread)

Re: bona propono
[info]lapingvino
2006-01-11 08:58 am UTC (link)
Dankon pro via instiga reago. Jes, plaĉus al mi se vi bonvolus retrovi la menciitajn artikolojn. Cetere: ĉu ne estas aliaj metodoj por traduki, ekz. per ekstera programo?

Tio eble malhelpus la problemon...

(Reply to this)(Parent)(Thread)

malnovaj artikoloj
[info]kunar
2006-01-15 03:05 pm UTC (link)
Mi retrovis la enskribojn, kiujn mi serĉis - kaj kelkajn pliajn kun interesaj fontoj por helpiloj. Ilin ĉiujn mi listigos komente al nova alvoko de [info]jegrasso.

Iom legante en [info]lj_translate, mi legis ke ŝajne [info]timwi iam ofertis tradukilon. Sed mi ne scias, ĉu daŭre temas pri aktuala afero.

(Reply to this)(Parent)

Re: bona propono
(Anonymous)
2006-01-11 09:09 am UTC (link)
Ŝajnas al mi ke iu vikio estus bona maniero por krei kaj kreskigi gvidlibron pri lj-terminaro kaj stilo, ĉu ne?

Ĉiuokaze, jes bv aldoni ligilon ĉi tie al tiu malnova informpaĝo de konsiloj... dankon!

(Reply to this)(Parent)(Thread)

Re: bona propono
[info]lapingvino
2006-01-14 04:49 pm UTC (link)
Se vi volas, ni povus uzi la vikion de iompostiom.net por ĉi ĉio. Mi kiel ajn permesas tion senhezite ;).

(Reply to this)(Parent)

Vikioj havas limigitan utilon.
[info]kunar
2006-01-15 03:19 pm UTC (link)
La ideo principe estas interesa, sed necesas atenti kaj konscii pri la limoj. Mi donos plenan respondon komente al aktuala alvoko de [info]jegrasso.

(Reply to this)(Parent)

Re: bona propono
[info]e_novosti
2006-05-09 10:32 am UTC (link)
Se vi serĉas en la arĥivo de tiu ĉi komunumo, vi trovos tie enksribon, en kiu mi plendas pri la malbona funkciado de la tradukilo. Ĉefe tio malmotivigis min plutraduki resp. pluprovi traduki kaj korekti kelkajn bazajn erarojn.

Fakte ankaux mi pro tiuj problemoj iam foriris el la traduka teamo. Forestis klara terminaro kaj klaraj decidoj pri stilo (ekz. pri preferataj gramatikaj formoj "Afisxu" aux "Afisxi" ks.).

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…