junas ([info]junas) wrote in [info]esperanto,
@ 2007-01-19 15:52:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Altruismo – la leĝo de ĝangalo
Mi tradukis antaŭparolon de la raporto, kiun mi menciis en la diskuto. Bonvolu publikigi vian opinion pri ĝi. Ruslingva originalo (la kompleta libro, ne nur ĉi tiu parteto) troviĝas ĉi tie.

***


Ne estas sekreto, ke la homaro travivas kulminon de profundega krizo. Multaj el ni jam mem sentas ĝin. Sensenceco de la ekzistado, sento de malespero kaj malpleno penetris en nian vivon. Disfalo de familio kaj de eduka sistemo, narkotismo, ekonomia kaj politika malcerteco pri la morgaŭa tago, ebleco de nuklea milito, ekologia minaco – ĉio tio estas nur parto de la problemoj, mallumigantaj la nunan situacion kaj perspektivojn pri la estonteco. Evidente, ni perdis kapablon kontroli nian vivon kaj iradon de mondaj eventoj.

Estas sciate, ke ĝusta diagnozo estas jam duono de la vojo al kuraciĝo, kaj tial, por trovi solvon de niaj problemoj, necesas kompreni ilian kaŭzon. La plej fidinda bazo por tio estas ekscio de la homa naturo kaj de naturo de la mondo. Elstudinte nian naturon kaj la leĝojn, kiuj al ni efikas, ni komprenos, en kio estas nia eraro kaj kio estas la vojo por eliri el la nuna stato.

Esploroj de la ĉirkaŭa mondo montras, ke la reprezentantoj de la malviva, la planta, la animala kaj la homa nivelo estas estrataj de la naturo konforme al enigitaj en ilin ecoj kaj instinktoj. Ilia konduto ne estas opiniata malbona aŭ bona – ili nur plenumas antaŭdifinitajn leĝojn, situante en harmonio unu kun la alia kaj kun la naturo.

Aliflanke, atenta studado de la homa naturo rivelas ĝian principan diferencon de aliaj konsistaĵoj de la ĝenerala naturo. Homo estas la sola estaĵo en la mondo, kapabla ricevi ĝuon pro ekspluato de sia proksimulo, pro sia supereco kaj potenco super li. Nur homo ĉerpas ĝuon el diseco kun siaj similuloj, el dominado super ĉiuj. Tiaj estas indikoj de homa egoismo – ĝuste ĝi rompas la naturan ekvilibrecon.

Nia deziro ricevi ĝuojn iom post iom kreskis dum la tuta historio de evoluo de la homaro. Dekomence ĝi montriĝis en similaj aktualaj bezonoj de manĝo, seksumo, ekhavo de familio. Poste, aperis vico de evoluo de pli progresivaj deziroj, direktitaj al riĉiĝo, konvinko de omaĝoj kaj famo, al akiro de aŭtoritato kaj de scioj pri la mondo. La procezo servis kiel faktoro de evoluo de homa socio, kaŭzante stariĝon kaj anstataŭiĝon de sociaj formacioj, kaj ankaŭ movojn en diversaj sferoj de socio – edukado, kulturo, scienco, teknologio ktp. Ni energie paŝis antaŭen, estante en kompleta certeco, ke progreso kaj ekonomia bonstato kontentigos niajn bezonojn, farinte nin pli feliĉaj ol antaŭe. Tamen hodiaŭ klariĝas, ke la tuta tiu multjarmila evoluo, malgraŭ la atendoj, finkondukis nin en senelirejon.

La afero estas tio, ke nian deziron de ĝuoj ne eblas kontentigi por iom ajn akceptebla tempoperiodo. Ĉiu el ni havis eblecon neunufoje certiĝi pri tio, kiam lin kaptis tiu aŭ alia strebo, kaj iuj deziroj ĉasis nin dum jaroj. Tiel aŭ aliel, ekkiam ni atingas la deziratan, tuj post mallonga tempo la ĝuo malaperas. Anstataŭ ĝi venas malpleneco, deviganta nin eniĝi en sekvan ĉaskuron por novaj valoroj, en espero, ke ili estingos nian soifon.

Tiuj cikloj estas karakteraj kaj por aparta homo, kaj por la socio ĝenerale. La sperto, kolektita dum jarmiloj, nerefuteble atestas, ke ni ne kapablas atingi senhezitan feliĉon aŭ almenaŭ atingi fidindan garantion de niaj aktualaj bezonoj. La homaro sinkas en tumulton, malesperon, kaj nome tiu procezo estas bazo de la krizo, kiu kaptis nin en la nuna etapo de socia evoluo.

Eĉ pli, dum la tuta daŭro de ŝanĝo de generacioj senĉese plifortiĝis natura egoista emo de homo al kontentigo de siaj bezonoj koste de proksimulo. Niaj samtempanoj per ĉiuj siaj fortoj penas konstrui sian bonstaton sur ruinoj de aliulaj esperoj, kaj tre sukcesas pri tio. Netoleremo, diseco, fremdeco kaj malamo inter homoj atingis teruran maksimumon kaj igis duba la pluan ekziston de la homa gento mem.

Studante la naturon, ni vidas, ke la principo de vivagado de ĉiuj organismoj laŭradike diversas de egoista homa konduto. La naturo vivas laŭ leĝoj de altruismo, estante nature gvidata de zorgo pri ĉies profito. Ĉeloj de la viva korpo unuiĝas inter si sur bazo de ambaŭflanka doneco, direktita al servo por interesoj de la tuta organismo. Ĉiu ĉelo ricevas nur tion kio estas necesa al ĝi por vivi, kaj en ĉio kroma per ĉiuj siaj fortoj zorgas pri komuna bonstato. Sur ĉiuj niveloj de la naturo individuuo agas por bonstato de la komuneco, parto de kiu ĝi estas, kaj, nome per tio, montras sian perfektecon. Ekzisto de viva korpo sen altruisma bazo estas nepensebla, egoismo faras la vivon neebla.

Hodiaŭ, post vasta aro de esploroj en diversaj sferoj, scienco venas al la konkludo, ke la tuta homaro entute reprezentas per si unuecan vivan organismon. Tamen ni dume ne konscias tion. Venis la tempo vekiĝi kaj kompreni, ke la nuna problemoj ne estas hazardaj, kaj ilin eblas solvi per neniuj konataj el la pasinteco metodoj. Ili ne malaperos per si mem, male, akriĝos tiom, ke en skaloj de la homa socio ni estos devigitaj sekvi la universalan leĝon de la naturo – la leĝon de altruismo.

Ĉiuj negativaj okazoj de nia vivo, kaj individuaj, kaj tiuj globalaj, estas konsekvencoj de nesekvo de leĝoj de la naturo. Por ni estas absolute evidente, ke estas stulte salti de sur tegmento en espero pri malsevereco de la leĝo de universala gravito. Tamen por ni tute ne tiom klare estas komprenebla tiu simpla fakto, ke la vivo de la homa socio, la sistemo de niaj interrilatoj estas estrata de absolutaj leĝoj de la naturo. Tial hodiaŭ ni devas halti, analizi nian rilaton al la vivo, kompreni, en kio ni kontraŭas al tiuj saĝaj leĝoj, kaj trovi vojon al harmonia ekzisto. Ĉio dependas nur de nia konscio: ju pli bone ni komprenos naturajn leĝojn, des malpli multe da batoj ni devos toleri kaj des pli rapide iros nia evoluo.

Sur la nivelo de biologia korpo altruismo estas stampita kiel neskuebla leĝo de ekzisto, tamen sur la nivelo de homaj interrilatoj ni devas mem formi similan mondkoncepton. La naturo restigis tiun prerogativon al homoj, por permesi al ili per propraj fortoj supreniri en novan, pli altan ŝtupon de evoluo. Nome en tio estas la diferenco inter homo kaj aliaj estaĵoj.

En la libro ni detale pridiskutos vojojn de solvo de ĉi tiu problemo. Ja ŝanĝo de la homa naturo estas afero maldistra. Ni estas kreitaj kiel egoistoj, kaj ne en niaj kapabloj estas kontraŭstari la egoismon rekte, ĉar temas pri la homa natura eco. La tuta problemo nome estas trovi metodikon, dank' al kiu ĉiu ekdeziros rilati al la proksimulo aliel, ekvolos unuiĝi kun li, simile al partoj de unu korpo.

Nehazarde la naturo inokulis al ni sociajn rilatojn. Pli profunde enpenitrinte en motivojn de homa konduto, ni trovos, ke niaj agoj estas motivataj per strebo akiri estimon de ĉirkaŭantoj. Nome la agnosko de la socio donas al ni senton de vivo, dume malagnosko aŭ mallaŭdo devigas senmezure suferi. Honto antaŭ la socio estas la plej koŝmara kaj prema emocio de homo. Tial ja ni estas inklinaj subordiĝi al tiuj moralaj valoroj, kiujn diktas la socio, vivi konforme al ordo de starigitaj de ĝi prioritatoj. Sekve, se ni sukcesos reorganizi tiun ordon, por ke tiaj altruistaj valoroj, kiel unueco de unu kaj la alia kaj ambaŭflanka zorgo, aperu super ĉio, tio permesos al ĉiu el ni ŝanĝi nian rilaton al la proksimulo.

Kiam la socio komencos taksi homon nur laŭ la grado de lia fideleco al sociaj interesoj, tiam ĉiuj niaj intencoj kaj agoj pro neceso ekcelos al bono de ĉirkaŭantoj. Ekzemple, se anstataŭ premioj kaj ordenoj, donataj hodiaŭ pro individuaj atingoj, superigi homojn nur pro agoj, celataj al bono de la socio, – tiam ĉiuj ni ekdeziros konduti konforme al tio, por ricevi agnoskon de la socio.

Sekve post tio ni iom post iom certiĝos, ke la altruisma rilato al proksimulo per si mem estas trezoro, aparta kaj supera donaco, eĉ sen ligo kun socia agnosko, kiun ĝi meritas. Rezulte, tia aliro iĝos fonto de perfekta kaj senbara ĝuo.

Kvankam je la hodiaŭa tago la homa socio estas egoista, tamen, en ĝi ĉeestas potencaj premisoj por alproksimiĝo kaj kunfandiĝo kun la natura leĝo de altruismo. Nia klerigo kaj kulturo el la antikveco baziĝis sur principoj de neprofitemo. Hejme kaj en lernejo ni instruas infanojn esti malavaraj, cedemaj, ĝentilaj kaj amikemaj. Ni alvokas ilin establi kamaradajn rilatojn kun la aliaj kaj volas ke ili bone rilatu al proksimuloj, ĉar tio estas prave, ĉar tia rilato defendas homon. Kontraŭ ĉi tiuj valoroj neniu kontestos. Tio estas decida faktoro, dank' al kiu la homaro havas eblecon ekkonscii impete akriĝantan krizon kaj neceson fari globalan decidon.

Tamen eĉ tio estas ankoraŭ ne ĉio. Kvankam hodiaŭ nin direktas nome neceso solvi aktualajn problemojn, estontece ni trovos, ke la afero ne estas limigita per tio. Homo, formanta en si korektan rilaton al proksimulo, iom post iom transiras en alian dimension, diversan de ĉio, kion ni sciis, kaj staranta super ĉiuj niaj antaŭaj kulminoj. Homo kontaktas perfektecon de la naturo mem.

Baziĝante sur ekzemploj de vivo de la multnombraj generacioj, ni kolektis sufiĉan sperton por kompreni, kien instigas nin la natura leĝo de evoluo. Ni povas fari la unuan gravan paŝon al realigo de leĝoj de la naturo, konscii nian apartenecon al la ĝenerala unueca sistemo kaj gustumi aŭtentikan harmonion, enigitan en ĉi tiu unueco.


(Post a new comment)


[info]lapingvino
2007-01-19 04:46 pm UTC (link)
Vi tute pravas. Dank' al Dio mi malkovris jam tion ke aliulo estu pli ol vi mem...

Ĉiu bone legu, subtenu kaj ekfaru ĉi tion! Jam la Biblio montris ĉi tiun gravan veron al mi kaj Zamenhof volis diri ĉi tion same bone per lia homaranismo.

(Reply to this)(Thread)


[info]junas
2007-01-19 06:51 pm UTC (link)
:-) Ni esploru la aferon plu.

(Reply to this)(Parent)

Opinie
[info]viric
2007-01-19 08:29 pm UTC (link)
Mi pensas ke neniom utilos laŭdi la tekston, do mi kontraŭopiniu, eĉ se ne fortike ;)

La teksto parolas pri homaro komprenanta la altruismon, naturan bonrilaton, ktp. Tamen laŭ mi tio kondukos al bona rilato nur kun homoj jam komprenantaj tion ĉi. Kaj se homo jam komprenas tion ĉi, jam havos tiun bonan rilaton.

Do kiaj estas la proponoj por ke homo komprenanta ĉi tekston rilatu al homo ne komprenanta, aŭ eĉ kontraŭanta, ĉi bonan vojon?

(Reply to this)(Thread)

Re: Opinie
[info]junas
2007-01-19 08:37 pm UTC (link)
Kiam la socio komencos taksi homon nur laŭ la grado de lia fideleco al sociaj interesoj, tiam ĉiuj niaj intencoj kaj agoj pro neceso ekcelos al bono de ĉirkaŭantoj. Ekzemple, se anstataŭ premioj kaj ordenoj, donataj hodiaŭ pro individuaj atingoj, superigi homojn nur pro agoj, celataj al bono de la socio, – tiam ĉiuj ni ekdeziros konduti konforme al tio, por ricevi agnoskon de la socio.

Do la ideo estas ke aspektas funkcia la afero ke dekomenci kompreni altruismon devas ne la tuta homaro, sed nur tiu ĝia parto kiu estas estimata de la socio, ĉar ĝi starigas tiujn aŭ aliajn valorojn por la plejmulto.

Mi tamen devas rememorigi pri tio, ke tio estas nur antaŭparolo al la libreto, kaj detala priskribo de la metodiko estas en aliaj partoj de ĝi.

(Reply to this)(Parent)


[info]elgrande
2007-01-19 09:04 pm UTC (link)
"Studante la naturon, ni vidas, ke la principo de vivagado de ĉiuj organismoj laŭradike diversas de egoista homa konduto. La naturo vivas laŭ leĝoj de altruismo, estante nature gvidata de zorgo pri ĉies profito."

Tion mi tre dubas. Estas multegaj ekzemploj de egoismo en la naturo. Ekzemple se virseksa leono, kiu mortigas la infanojn de alia leono, tie neniel montriĝas, ke la naturo zorgas pri ĉies profito. En la evolucio gravas laŭ mia kompreno nur, ke la propraj genoj estu tradonitaj, ĉu per altruismo, ĉu per egoismo.

Due, eĉ se mi supozus, ke en la naturo vere funkcias nur laŭ altruismo, oni estu tre singarda por ne fari la similan miskonkludon, kiel la soci-darwinismo faras, nome ke el naturaj okazoj oni povas konkludi pri etikaj reguloj.

Mi fakte vidas la homaron en neniu socia krizo. Precipe mi pensas, ke la aŭtoro tute ignoras la lastatempajn evoluojn en la hodiaŭa socio en multaj landoj kiel forigo de la mortpuno, neakcepto de diskriminacio pro raso, pro sekso, seksa orentiĝo, malpli da akcepto de militoj, pli granda akcepto de homaj rajtoj, pli da liberecoj rilate al la familia vivo, pli da demokratio ktp. Mi kredas, ke da avantaĝoj en la lastatempaj sociaj evoluoj estas multe pli, ol malavantaĝoj.

Mi fakte kredas, ke la sola krizo, kiu fakte ekzistas kaj estas speciala por niaj tempoj, estas ekologia.

(Reply to this)(Thread)


[info]junas
2007-01-20 01:54 am UTC (link)
Eble temas ne pri la formo laŭ aspekto, kiun imagas homo. Leono mortigas siajn infanojn pro instinkto, ne pro malico: la naturo celigas lin konservi ekvilibrecon en lia parto de la ekologia piramido. Okazas la samo kiel en la ekzemplo pri la organismaj ĉeloj. Egoismo estas kiam iu uzas proksimulon por sia profito.

Tion mi tre dubas. Estas multegaj ekzemploj de egoismo en la naturo. Ekzemple se virseksa leono, kiu mortigas la infanojn de alia leono, tie neniel montriĝas, ke la naturo zorgas pri ĉies profito. En la evolucio gravas laŭ mia kompreno nur, ke la propraj genoj estu tradonitaj, ĉu per altruismo, ĉu per egoismo.

Miaopinie. Sub la vorto "naturo", kiel videblas, ne estas komprenata nur la malviva, la planta kaj la animala naturo, precipe ne temas pri ilia aspekta formo. Estas simple leĝoj de la universo. Kiel videblas el la ekzemplo pri leono, eble ni ne opiniu ke la vorto "altruismo" temas nur pri etikaj reguloj?

Due, eĉ se mi supozus, ke en la naturo vere funkcias nur laŭ altruismo, oni estu tre singarda por ne fari la similan miskonkludon, kiel la soci-darwinismo faras, nome ke el naturaj okazoj oni povas konkludi pri etikaj reguloj.

Kredo estas tre bona afero, eble pli sana ol ekzemple se vi trankviliĝus per narkotaĵoj. Kvankam eble ne. Pri indikoj de la krizo estas skribite en la sekva parto de la raporto, eble ni ĝin traduku. Diskutindas ĉu estas en ili io unika aŭ ne.

Mi fakte kredas, ke la sola krizo, kiu fakte ekzistas kaj estas speciala por niaj tempoj, estas ekologia.

(Reply to this)(Parent)

iom da tradukohelpo
[info]kunar
2007-01-23 06:35 pm UTC (link)
"Estas sciate, ke korekta diagnozo estas jam duono de la vojo al kuraciĝo"

Atentu pri la diferenco inter "ĝusta" kaj "korekta"! Tio estas ofta eraro. "Korekta" estas io, kio korektas, do faras alian aferon "ĝusta".

"...konforme al enigitaj en ilin ecoj kaj instinktoj."

Tio estas slava vortordo, kiun mi taksas almenaŭ evitinda. Prefere uzu "konforme al ecoj kaj instinktoj enigitaj en ili". Sed ne zorgu: Ankaŭ ekzistas same evitinda Germana vortordo ("konforme al en ili enigitaj ecoj kaj instinktoj"), kiu foje ankaŭ okazas al mi, sen ke mi tuj rimarkas tion (mem estante Germano).

(Reply to this)(Thread)

Re: iom da tradukohelpo
[info]junas
2007-01-23 06:41 pm UTC (link)
dankegon!
ĉu mi povas peti vian helpon pri tradukado de tiuspecaj tekstoj?
mi ne vere estas bona posedanto de la internacia lingvo kaj nuntempe penas plialtigi la kvaliton de mia tradukkapablo.

se jes - mia retpoŝto estas iwuvjhdva ĉe gmail punkto com

(Reply to this)(Parent)(Thread)

tradukado kaj plulernado
[info]kunar
2007-01-23 06:55 pm UTC (link)
Fakte mi ne estas tre bona helpanto rilate al tradukoj precipe du unu kialoj: Mi ne havas multan paciencon aŭ tempon. Mian liberan tempon mi pasigas per muziko (ofte Esperanto-muziko).

Tiuj du relative etaj polurindaĵoj opiniigas min, ke via Esperanto-nivelo jam estas sufiĉe alta. (Tamen mi nur legis la unuajn kvar alineojn, do ĝis "naturan ekvilibron".) Se oni konsideras, ke mi estas tre kritikema homo (jes, ankaŭ en tiu ĉi komunumo!), tiam tio jam estas sufiĉe pozitiva signalo.

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…