junas ([info]junas) wrote in [info]esperanto,
@ 2007-01-18 09:20:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Kio estas la kaŭzo de la tutmonda krizo?
La homaro eniĝas en profundegan krizon en ĉiuj sferoj de la vivo: en scienco, ekologio, informo, familiaj rilatoj, sociaj tiuj. Homo venas al narkotaĵoj, deprimo iĝas malsano numero unu en la mondo.

Pro kio?



(Post a new comment)


[info]ajvol2
2007-01-18 07:56 am UTC (link)
Mi vidas nek profundegecon de la krizo, nek la krizon mem en scienco kaj familiaj rilatoj... Deprimo ne estas grava malsano, mi opinias, pli seriozaj malsanoj fariĝis sanigeblaj. Pri neŭtraleco de informo ĉiam estis problemoj, pri ekologio, jes, aperis, narkotaĵoj kaj alkoholaĵoj estas, bedaŭrinde, satelitoj de homaro. Mi estas tro pozitiva, ĉu?

(Reply to this) (Thread)

El raporto de forumo en Arosa (Svislando)
[info]junas
2007-01-18 08:25 am UTC (link)
Mi tradukis du alineojn.

"Deprimo estas unu el bazaj kialoj de suicido. Ĉiujare pli ol miliono da homoj mortigas sin, kaj ankoraŭ 10-20 milionoj sensukcese provas tion fari.[1] Tutmonda statistiko pri sinmortigoj, inkluzive tiun inter infanoj kaj junuloj, havas klare videblan tendencon kreski kaj estas opiniata kiel indiko de bona ekonomia stato de socio kaj eĉ ĝia evoluo ĝenerale.

Narkotismo dum lastaj jardekoj iĝis el simple negativa fenomeno en unu el la plej gravaj problemoj de la tutmonda socio. Neniu nivelo de la socia hierarkio estas asekurita de tiu mortiga emo kaj ne povas fanfaroni per imuneco. Jam en bazlernejo infanoj senpere estas sub tiu minaco. En Usono homoj, konfesintaj pri almenaŭ unufoja uzo de narkotaĵoj en la vivo, estas 42% de la tuta popolo de la lando.[2] En Eŭropo uzo de kokaino atingis novan maksimumon - tri milionoj da "uzantoj". Inter ili pli kaj pli estas homoj kun supera eduko kaj altkvalifikitaj fakuloj el riĉaj landoj.[3]"

[1] World Health Organization, Mental health, suicide rates per 100,000 by country, year and sex.

[2] The White House Office of National Drug Control Policy (ONDCP), Drug Policy Information Clearinghouse, Fact Sheet, March 2003

[3] La kompleta raporto de UNO troviĝas ĉe la retpaĝo: http://www.unodc.org/unodc/en/world_drug_report.html

(Reply to this) (Parent)(Thread)

Re: El raporto de forumo en Arosa (Svislando)
[info]junas
2007-01-18 08:26 am UTC (link)
(nur por doni ekzemplon; ĉi tie eĉ ne estas informo pri malsanoj kaj ekologio)

(Reply to this) (Parent)


[info]goulo
2007-01-18 02:24 pm UTC (link)
Pri familiaj rilatoj: ne konfuzu pli da raportoj kun pli da okazaĵoj. Nuntempe en multaj landoj estas pli da egalaj rajtoj, do homoj pli emas plendi se (ekz) edzo perforte batas edzinon. Tiaj perfortaĵoj ĉiam okazis, sed antaŭe oni simple ne rimarkis ĉar tio estis konsiderata kiel normala afero.

Pri narkotaĵoj: mi konas multajn homojn kiuj uzas diversajn drogojn senprobleme, do simpla uzado de ili signifas nenion malbonan laŭ mi.

Pri deprimo: povus esti la daŭre pli konsumisma kulturo, kiu pensigas homojn ke havi posedaĵojn estas la vojo al feliĉo kaj sukceso. Do homoj laboras plie por lukri monon por aĉeti aĵojn, kaj tial havas malpli da tempo por ĝui.

Ekologiaj problemoj evidente estas rezulto de nezorga uzado de teĥnologio (ekzemple aŭtoj) kiu poluas kaj detruas naturon sed donas dumtempan plezuron al homoj.

pan mute li pilin ike tan ni: ona mute li toki ala e toki pona.

(Reply to this) (Thread)


[info]junas
2007-01-18 03:01 pm UTC (link)
Aha, dankon pro la konstrueca respondo!

Mi opinias ke pri familiaj rilatoj temas ne nur ke okazas perfortaĵoj. Familianoj ĝenerale iĝas pli kaj pli malproksime unu de la alia. Malpligrandiĝas nombro de geedziĝoj kaj rilatoj ene de familio iĝas malpli stabilaj. Eĉ simpla tolerema kuna ekzistado de viro kaj virino jam estas ne tre ofta okazo. La fakto estas ke rolo de viro kaj virino iom post iom egaliĝas kvankam eble antaŭe diverseco de la roloj naskis plian ekvilibrecon.

Kiel vi scias mi mem estis ofta uzanto de psikedelaĵoj. Mia persona problemo estis ke narkotaĵoj, eĉ psikedelaj tiuj, kiuj kvazaŭ ne aperigas alkutimiĝon, donas iluzion de spirita kresko, kvankam reale vi staras senmove. Ĝenerale la rimarkinda flanko de la afero estas ke narkotaĵoj estis konataj de la homaro dum la tuta ĝia historio, sed tiom vasta uzado de ili aperis nur dum la nova historio (ni ne kalkulas rarajn specifajn kulturojn, kie narkotaĵoj estis parto de la vivo). Eble la vera kialo de emo al narkotaĵoj estas ne nur intereso, sed ĝenerala neebleco plenigi sian vivon per la ĉirkaŭaj plenigiloj de nia mondo?

Vi rakontis pri ekologio kaj deprimoj. Ni ne menciis ankaŭ malsanojn. Ekzemple, en Rusio aidoson havas pli ol 260 mil homoj, kaj ĉiuj jam alkutimiĝas ke en iuj landoj de Afriko ĝi kaptis trionon da popolo. Kaj ankaŭ estas interesaj aferoj pri politiko. Aperas impreso, ke eĉ ĉefaj politikistoj de la mondo ne scias kion fari. Kial ĉiuj la problemoj riveliĝis tiom kontraste nome niatempe?

Certe mi ne senkiale demandas. Estas interese ĉu homoj ĝenerale konscias la okazaĵojn aŭ tio estas io kion laŭ ilia opinio neniam ilin tuŝos.

P. S. Mi trovis interesan tekston pri ĉio tio, kaj se la temo estas iom interesa, eblas ĝin traduki esperanten, publikigante almenaŭ po unu parto por ioma racia tempoperiodo.

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]junas
2007-01-18 03:07 pm UTC (link)
Pardonon, pri aidoso en Rusio estis malnova datumo (de la 2005a jaro). En novembro de la 2006a estis 358 mil infektitoj laŭ la oficiala statistiko.

(Reply to this) (Parent)


[info]goulo
2007-01-18 03:27 pm UTC (link)
Pri malsanoj: mi ne estas fakulo, sed verŝajne tiaj aferoj venas en ondoj. Certe antaŭ jarcentoj la "nigra plago" mortigis multegajn homojn. Do mi hezitas supozi ke (ekz) aidoso estas ia unike moderna afero.

Tio dirite, mi aldonu kaj mi ja legis fojfoje ke la pli multa poluaĵo en niaj vivoj malhelpas la homan korpon, do ni infektiĝas pli facile kun diversaj malsanoj, kaj novaj sanproblemoj aperas pro tio.

Tio pensigas min pri alia sanproblemo, trograseco de multaj homoj, kiu havas diversajn disputatajn kaŭzojn, ekz tro da sukeraĵoj, tro da viando, simpla manko de ekzercado dank' al aŭtoj, ktp... ĉiuokaze ja ŝajnas ke almenaŭ iuj sanproblemoj rilatas al la moderna vivstilo helpata de teĥnologio.

(Reply to this) (Parent)

Nia Mondo
[info]aliamondano
2007-01-18 11:28 pm UTC (link)
Nu, jes vi pravas tute, kaj eble la realo estas pli terura ol vi pensas.

Antaŭ ĉio, mi devas gratuli vin. Vi estas unu el la malmultaj eŭropanoj kiuj kapablas konscii pri la graveco de la problemo.

Mi devas konfesi ankaŭ ke mi estas maldekstrulo k kristano (preskaŭ katoliko), tial mia rezonado estas tre politikema.

Tiu krizo pri kiu vi parolas estas ja tutmonda, sed ankaŭ certe ne aperas tie, kie Kapitalismo ne atingas (t.e. bedaŭrinde preskaŭ nenie :'( ).

Kapitalismo (k nun Novliberalismo) estas sistemo kiu postulas konsumadi, konsumadi, konsumadi k konsumadi, de onia naskiĝo ĝis onia morto. Kaj tiu estas la nura celo de la homa vivo, estas nenio pli, nenio transe. Tiu sistemo do, ne agnoskas ke homo estas digna estaĵo, sed nur kolektilo de mono.

Efikoj de Novliberalismo ne estas egalaj en Eŭropo ol en la tria mondo, tamen mi kunvivas kun riĉaj ĉi-tieaj homoj (mi estas studento danke al stipendio). Tial mi povas pli malpli kompreni kio okazas al vi unuamondanoj.

Tiuj, kiuj ne povas (aŭ ne volas) konsumadi, estas tute senutilaj k forigindaj laŭ ĉi tiu sistemo. Kaj des pli valoras personoj ju pli ili povas konsumi. Tio estigas dumvivan konkuradon... tial, toleremo k solidaro malaperas tute (tio estas facile konstatebla en nia mondo, precipe en la tria).

Tiu situacio, kiu ankaŭ kuniras kun kulturpoluado k kultur-alieneco, detruas la homon tutan, je ĉiuj sferoj (kiel vi rimarkis). Vivo estas nur soleca k vakua ekzistado tra kelkaj jaroj (precipe kiam oni junas, ĉar poste, maljune, oni estas nur forĵetinda rubaĵo). Amo forestas, espero mankas, fido malaperas.

La nuna ekonomia reĝimo malliberigas nin ĉiujn en la tuta mondo trafita far Novliberalismo (ironia nomo, ĉu ne?). Por ke la sistemo funkcios plu, ni ĉiuj devas esti sklavoj, enprizonigitaj en la jena malvirta rondo: Konsumadi (plejparte sennecesajn kaj/aŭ malsanigajn aferojn) por vivi, vivi por labori, k labori por konsumadi. Ne restas tempo pripensi ĉu oni plenvivas aŭ ne.


Tamen, eĉ tiel, miaopinie ankoraŭ restas espero. Ĝi venas de la restanta popolsaĝo. Oni devas lerni mondkomprenon de ĉies prauloj k de niaj historiaj religioj kiuj donas klarajn respondojn pri ĉiaj homaj aferoj. Ni nur devas lerni legi historion... k aŭskulti niajn praavojn...


Se vi volas pridiskuti plu ĉi tiun gravegan temon, mia retpoŝtokesto restas je via dispono (aliamondano ĉe gmail . com).

Amike k alimondisme
Eduardo NAVAS
-

(Reply to this) (Thread)

Re: Nia Mondo
[info]lapingvino
2007-01-19 04:58 pm UTC (link)
amen

(Reply to this) (Parent)

lerni el la historio
[info]kunar
2007-01-23 06:13 pm UTC (link)
Ni nur devas lerni legi historion... k aŭskulti niajn praavojn...

La praavoj de la nunaj Germanoj estis Naziuloj, kiuj neis la ekzistorajton de aliaj popoloj kaj pretis pereigi ilin ĉiujn. Tial mi kiel Germano preferas esti iom pli kritikema rilate al tio, kion diris miaj praavoj.

Cetere la praavoj de la hodiaŭaj Eŭropanoj konkeris kaj koloniigis grandan parton de la mondo. Ankoraŭ jarcentojn poste oni malbenas ilin pro tio, ke ili sentis sin superaj kaj perforte disvastigis sian kulturon. Hodiaŭ oni kritikas la okcidenton, ĉar ĝi laŭdire agas simile kaj trudas sian ekonomian sistemon kaj vivmanieron al aliaj. Laŭ tiu logiko, mi kiel enloĝanto de okcidenta industria nacio evidente ne povas samtempe aŭskulti miajn praavojn kaj haltigi la konsumismon.

Ŝajne vivreguloj ne estas tutmondaj, kaj oni ne provu trudi vivofilozofiojn, kiuj funkcias en aliaj partoj de la mondo, al homoj en la unua mondo. Tio same malbone funkcias kiel inverse!

(Reply to this) (Parent)

kion ni deziras?
[info]paulogeyer
2007-01-19 11:56 am UTC (link)
ĉu ni vere volas kion ni deziras?

ĉe kapitalismaj kaj demokrataj landoj, ni povas elekti laŭvole
ĉu mi volas uzi aŭtomobilon?
ĉu mi volas fumi?
ĉu mi volas labori tuttage kaj tutsemajne, kaj malbone ricevi por tio?

la plejgranda problemo, estas nescio, kiam vi ne sufiĉe scias pri io, vi eble elektos erarajn aferojn.

vi ĉiam povas elekti, ĉu mi devas pli studi kaj sukcese akiri plibonan laboron?

la kvanto da aidoso pligrandiĝis, sed nuntempe ni havas rimedojn por vivi pli da tempo kaj plibone. Vi povas voĉdoni kaj diri al aliaj pri aferoj kiuj vi pensas ke estas nekorektaj.

antaŭe mi ankaŭ pensis, "kia erara kaj fuŝa mondo", sed post iom da tempo, mi lernis kiel zorgi pri mi mem, kaj solvi miajn problemojn.

Mi konis kelkajn anarkiistojn, kiuj diras ke ne ekzistas demokracio, sed ili nek volas lerni pri la sistemo, ili ne volas partopreni ĉar ili diras ke la registaro estas hipokrita kaj neserioza, sed se ili ne partopreni, nur la hipokrituloj partoprenos, kaj nia demokracio estos farita de neseriozaj hipokrituloj.

Nia mondo iel pliboniĝis, dankon al la teknologio kaj interreto, ni povas lerni, instrui kaj interparoli esperante pri esperanto kaj aliaj bonaj kaj utilaj aferoj.

Ni nur ne devas rezigni pri plibonigi ĝin, kaj kontinui via elekto.

(Reply to this) (Thread)

Re: kion ni deziras?
[info]aliamondano
2007-01-19 08:14 pm UTC (link)
Mialanda pensulo iam diris en prelego la jenan saĝan konsilon:

Ni venku la liberan merkaton tiel: Aĉetu ni nur tion kion ni vere bezonas, k ne ĉion kion ni volas.

Ĉe kapitalismaj landoj (almenaŭ triamondaj) oni ne povas libere elekti ĉion.
Tiu sistemo malpermesas k kondamnas egalrajtecon k solidaron (k tio detruos nian tutan mondon k nian propran specon). Ni devas esti solidaraj k saĝaj, la nuna situacio estas vere terura.

Vi, paulogeyer, diris ke vi fine lernis kiel zorgi pri vi mem k solvi viajn problemojn... nu, tio bonas, sed vi ankaŭ devas pensi pri la problemoj de aliuloj. Se vi pensas k zorgas nur pri vi mem, tio precize estas la granda problemo: egoismo, ĉar ne ĉiuj rajtas studi, sani, manĝi. (mi ne certas ĉu vi pensas tiel, sed tio ŝajnas al mi)

Vi diras ankaŭ ke nia mondo pliboniĝis iel, dankon al teknologioj, ke ni povas lerni, instrui k interparoli... Vi pravas, sed profunde kuŝas alia granda problemo, ke NE ĉiuj rajtas partopreni tiujn pliboniĝojn. En la tria mondo oni vidas tion ĉiutage, oni tuŝas tion.


Denove mi rimarkas ke miaj opinioj estas tre politikemaj (eble vi ne povas kompreni tion), sed ĉio estas kunliga...


Mi konas multajn eŭropanojn kiuj trovas esperon en mia lando, en ties sangoplena historio. Mi pensas ke tiuj kiuj perdis esperon, aŭ ke ne trovas esperon, alrigardu la trian mondon (precipe Latinan Amerikon). Ĉi tie, kie ofte mankas ĉio, oni povas trovi respondojn kontraŭ la malespero de la kapitalisma mondo.


Eduardo
-

(Reply to this) (Parent)(Thread)

Re: kion ni deziras?
[info]paulogeyer
2007-01-19 10:00 pm UTC (link)
Se mi scius kiel, mi zorgus pri aliaj.
Sed la plejparto el brazilanoj nur volas aĉeti la plejnovan poŝtelefonon, kaj spekti la futbalan maĉon, ili estas feliĉaj tiel.

Mi nenion povas fari por ili,
La televidaj programoj estas pli interesa ol mi. :)

(Reply to this) (Parent)


[info]junas
2007-01-19 01:06 pm UTC (link)
La promesita traduko

(Reply to this)


(Anonymous)
2007-03-27 02:14 pm UTC (link)
Unu el klarigoj de tio skribas en tion ruslingvan libron http://www.webcenter.ru/~lazarevicha/download/Sovietia.zip

(Reply to this) (Thread)


[info]junas
2007-03-27 07:04 pm UTC (link)
Tre atentinda rigardo troviĝas en ĉi tiu ruslingva libreto:
http://altru.ru/materials/fromchaostogarmony.pdf

Kaj ĉi tiu ruslingva ĵurnalo, apartenata al la projekto:
http://neohuman.ru/UserFiles/File/Final_gazeta_1_2007.new.pdf

Pardonu pro la ruseco, mi esperas ke ĉio tio baldaŭ aperos en la lingvo internacia.

(Reply to this) (Parent)


Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…