dominiko ([info]dominiko) wrote in [info]esperanto,
@ 2006-06-17 11:38:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Pasi ekzamenon
Jen demando: kio signifas "pasi ekzamenon"?

Mi demandas, ĉar ĉe "Lernu!", mi trovis "pasitaj ekzamenoj". Ĝi estas tie uzata kiel "sukcesitaj ekzamenoj", sed mi dubas, ĉu ĝustas. Ĉiukaze, almenaŭ la nuna franca traduko "examens passés" ĉe "lernu!" nepre ne ĝustas.

La angla "to pass an exam" kaj la franca "passer un examen" estas fifamaj falsaj amikoj, kaj fonto de ofta mistraduko, ĉar:
  • en to pass an exam = fr réussir un examen
  • en to take an exam = fr passer un examen
Sed kio pri la Esperanta "pasi ekzamenon"? Ĉu signifas "sukcesi en ekzameno" aŭ nur "stariĝi al ekzameno"?

Mi ĵus legis la ReVon kaj la PIV-on, kiuj ne uzas "pasi ekzamenon" sed uzas interalie "trapasi ekzamenon". Sed ne klaras, kio ĝi signifas.



(Post a new comment)


[info]marc_lj
2006-06-17 04:56 am UTC (link)
La falsaj amikoj ne nebuligu la aferon. REVO kaj PIV estas ĉi-kampe sufiĉe klaraj: "passer un examen" estas "trapasi ekzamenon". Se vi volas paroli pri sukceso, tiam necesas diri tion klare: "sukcese trapasi ekzamenon", "sukcesi ekzamenon" aŭ "ĉe ekzameno".

La ekzemplo en lernu.net povas esti anglismo. Ĉu vi povus doni precizan referencon (en kiu kurso)?

Aldone "passer un examen de..." povas esti ankaŭ "ekzameniĝi pri...".

(Reply to this) (Thread)


[info]dominiko
2006-06-17 07:43 am UTC (link)
Mi vidas "pasitaj ekzamenoj (1)" tie. Oni devas ensaluti por vidi ĝin. Aldone, mi suspektas, ke mi vidas ĝin, ĉar mi antaŭe ekzameniĝis pri kelkaj ekzamenoj ĉe "Lernu!", kaj sukcesis en unu. De la nombro 1 estas nepre la nombro de ekzameno(j), en kiu mi sukcesis. Se mi alklakas sur "pasitaj ekzamenoj (1)", mi tiam legas:
Kampo         Nivelo   Rezulto     Poentoj   Tempo   Dato
------------  ------   -------     -------   -----   ----------
lingva        a        pasis       48        27:36   2005-02-19
kulturmovada  a        ne pasis    19         6:25   2005-04-16
Do pasis kaj ne pasis estas eraroj tie (anglismo kiel vi diris). Anstataŭ pasis kaj ne pasis, devus esti sukcesis kaj ne sukcesis.

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]marc_lj
2006-06-17 07:59 am UTC (link)
Bone, ke tiu eraro ne aperas en la kursoj mem.

Mi male trapasis neniun ekzamenon kaj tamen vidas "pasitaj: 0, nepasitaj: 3", do malfacilas interpreti la aferon.

(Reply to this) (Parent)


[info]aindreas
2006-06-17 05:19 am UTC (link)
Nu, mi kredas ke oni ne diru pasi ekzamenon ĉar la verbo pasi estas netransitiva. Oni povas diri ke la ekzameno pasismi pasigis la ekzamenon (mi igis, ke la ekzameno pasu). Do diri pasita ne ĝustas, sed oni diru pasigitapasinta. Mi uzas la frazon mi (mal)sukcesis en la ekzameno aŭ eble la ekzameno fiaskis (kio okazas ofte ĉe mi!). =)

(Reply to this) (Thread)


[info]dominiko
2006-06-17 06:48 am UTC (link)
Laŭ PIV, la verbo pas/i estas ambaŭ transitiva kaj netransitiva (dependas de la signifo de la vorto). Jen kion diras PIV:
4. (tr) (ark.) Tra~i: li ~is akvon k fajron k marĉojn k marojnZ(li ĉion spertis); la plej malfacilan parton de la laboro vi jam ~isZ [...]

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]marc_lj
2006-06-17 07:55 am UTC (link)
Jes, sed tiu ĉi transitiva uzo estas markita arkaika. Mi preferas diri, ke "pasi" estas ĉiam netransitiva, sed ke foje eblas uzi rektan adjekton: "la plej malfacilan parton de la laboro vi jam ~is" (vi jam pasis tra/trans la malfacila parto). Ĉiuokaze "pasita" estas evitinda.

(Reply to this) (Parent)


Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…