| Mia nederlanda frazo de la tago... |
[13 Nov 2009|03:25pm] |
Lately, I've been putting most of my language mind to having fun with Dutch and Esperanto. I looked at my Dutch sentence of the day and thought to myself... Hey, you know how to say that in Esperanto!
(Or at least I THINK I do, hence putting it in the community...)
La frazo en la nederlanda lingvo:
Wil je kijken hoe we de geiten melken?
...Kaj en la angla lingvo:
Do you want to see how we milk the cows?
...KAJ jen la frazo en esperanto:
Ĉu vi volas vidi kiel ni melkas la bovinojn?
Do you ever find yourself making habits like this to learn a language? I've found that I can keep my passion for many languages alive when I make little projects like this that force my brain to use more than one foreign language at a time.
Mi skribos plu en esperanto, sed nun mi ne scias multan kaj mi skribas/parlas tre malbone esperanton :(
|
|
| Mosvko? |
[22 Oct 2009|05:08pm] |
Saluton al chiu!
Mi estas matematika studento en Kanado, kaj mi iros al Rusujo venontduonjare por studi matematikajhojn en Moskvo. Mi tute ne konas la rusan lingvon, do mi ja studas nun. Mi estas scivolema chu estas esperanta grupo en Mosko, kaj chu mi povos renktontighi kun aliaj esperantistoj en Rusujo.
|
|
| Pri la Universala Kongreso kaj ne nur... |
[09 Sep 2009|04:47pm] |
Karaj, mi invitas ĉiujn dezirantojn legi mian rakonton pri ĉi-jara UK en Bjalistoko kaj pri la vojaĝo, ligita kun ĝi.
Jen la komenco: http://vmel.livejournal.com/16867.html Kaj poste ĉiufoje klaku al "Daŭrigo", entute estas 9 partoj. La teksto estas paralela en du lingvoj - rusa kaj E-o (sed ne tute identa, pro fonaj scioj k.a.), do eble iu eĉ povos tiamaniere praktiki la rusan lingvon aŭ E-on. Komentoj bonvenas.
|
|
| Demando pri la akuzativo en mia traduketo |
[23 Aug 2009|11:58am] |
|
Saluton karaj ge esperantoistoj!
Momente tradukas mi angla afiŝo en Esperanto, sed mi havas demandeton pri la akuzativo. La angla afiŝo estas: Do you like languages? Buy [magazine name], the school's new magazine!. Ĉu <<Ĉu vi ŝatas lingvojn? Aĉetu [la nomo de la revuo]-on, la nova lernejrevuo!>> bonas, aŭ ĉu <<..., la novan lernejrevuon>> estas pli bona traduko? Kaj ĉu <<lernejrevuo>> pravas ĉi tie? Ŝajne <<revuo de lernejo>> estas pli bona traduko, ĉu ne?
Antaŭdankegojn, geuloj!
|
|
| Wordlist |
[22 Aug 2009|12:09am] |
Cu ajnulo scii bona Esperanton Vortaro sur la komputaro? (on the computer) Gi ne materio kiel multaij vortoj tie estas sur la listo. Dankas en avanci.
Does anyone know a good Esperanto wordlist online? It doesn't matter how many words are included on the list. Thanks in advance.
|
|
| Esperanto versio de Panoramo Racławice en Vroclavo, Polujo |
[22 Jul 2009|07:58am] |
Mi kaj a2na lastatempe tradukis en Esperanton la prezenton en Panoramo Racławice en Vroclavo, Polujo. La traduko estis provlegita de kelkaj alilandaj Esperantistoj, kaj arono bele voĉlegis kaj altkvalite registris ĝin. Nun eblas aŭskulti la priskribon de la circkla pentraĵo pri historia pola batalo en Esperanto. Surprizas nin, ke loka neesperantista amaskomunikilo mencias ĝin kelkfoje, ekzemple sur la ĉefpaĝo de la oficiala urbo retejo estas ligo al: http://www.wroclaw.pl/m3375/p119195.aspx
Esperanto w Panoramie Racławickiej
Esperanto jest trzynastym językiem, w którym można wysłuchać komentarza o Panoramie Racławickiej.
Od 17 lipca odwiedzający Panoramę będą mogli obejrzeć płótno Styki i posłuchać komentarza w esperanto. W dobie globalizacji i dominacji angielskiego wydawało się, iż ten międzynarodowy język ulegnie zapomnieniu. Tymczasem wielu zwiedzających pytało o możliwość wysłuchania komentarza w esperanto. Stąd inicjatywa Panoramy i wrocławskich esperantystów. Pierwszymi, którzy będą mogli sprawdzić jak funkcjonuje język esperanto w Panoramie będą zapewne uczestnicy 19. Kongresu Chrześcijan Esperantystów, którzy w dniach od 18 do 25 lipca będą obradować we Wrocławiu. Podczas seansu w Panoramie Racławickiej komentarza można posłuchać w następujących językach: polskim, angielskim, niemieckim, francuskim, włoskim, hiszpańskim, rosyjskim, czeskim, niderlandzkim, japońskim, koreańskim, chińskim i esperanto.
... Do se vi estas en Polujo (ekzemple pro la UK en Bjalistoko) kaj havas ŝancon viziti Vroclavon, venu! :) (Nuntempe nur 3 sonaparatoj havas la Esperanton version, do se 4 Esperantistoj vizitos, povos esti malkonvene... sed granda esperantista grupo povas peti la Esperantan version el laŭtparoliloj por la tuta halo anstataŭ uzi individuan aŭskultilon.)
|
|
| Ni konkeru Ning-on! |
[21 Jun 2009|05:14pm] |
|
Ekzistas tre interesa kaj multpromesa laŭ mi reta servo Ning.com. Ĝi permesas krei propran socian retejon, kiu samtempe povas roli kiel memstara retejo de iu komunumo. Mi tradukis ĝin al Esperanto kaj faris Esperanto-grupon ĉe Ning: http://esperantujo.ning.com/ La ebloj, kiujn disponigas Ning, estas similaj al tiuj de Facebook kaj de Livejournal, kaj vi rajtas demandi: por kio necesas nova servo? Sed malgraŭ la simileco, Ning posedas subtilan agordeblon, dank' al kiu ni povus fari tie tre belan kaj allogan ejon por Esperanta komunumo. Tial mi alvokas ĉiujn elprovi la eblecojn de Ning kaj de nia komunumo tie.
|
|
| traduku facebook-on al en esperanto! |
[20 Jun 2009|01:57am] |
se vi jam havas facebook-an uzantkanton, mi petas ke vi helpu traduki facebook-on al en esperanto. kiam vi jam estas ensalutita, vizitu www.facebook.com/translations komenci. se vi havas iomajn demandojn de kiel uzi ĉi tiun pragrameton, alpetu kaj verŝajne oni povas helpi vin.
mi ne certegas, sed eble vi devas paroli la anglan, ĉar mi pensas ke aliaj lingvoj mankas por eltraduki. kvankam, se vi jam usas facebook-on per alia lingvo, penu traduki, kaj ekdiru al ni se vi povas uzi vian ne-anglan denaskan lingvon por eltraduki.
mi pensas ke traduki esperanten interretajn serviciojn kaj paĝojn estas afero tre grava kaj inda. se vi ne jam penis uzi, oni povas elŝuti firefoĉ-on esperante: http://www.mozilla.com/en-US/ . mi pensas ke kiam oni povas sur la reto uzi la samajn serviciojn kaj fari la samajn specojn de agadoj tiel denaskaj lingvoj, nur tiam esperanto iĝos lerninda al pli granda fragmento de la monda popolo.
**bonvolu ĝustigi ĉiojn da miaj gramatikaj eraroj, kaj indiki tiajn frazojn aŭ vortojn kiajn mi povas plibonigi laŭ preferata uzo.
|
|
| Marvirinstrato - Nova Novelaro Senpage Havebla |
[20 May 2009|08:58am] |
Saluton, geamikoj!
Mi bezonas vian subtenon. Mia novelaro, Marvirinstrato, estas nun havebla por senpaga kaj libera elŝutado sub la permesilo Creative Commons. Ankaŭ eblas aĉeti paperan ekzempleron de la libro per UEA aŭ Amazon.
La retejo, kie vi povas trovi la novelaron, estas www.marvirinstrato.com. Elŝutu la PDF- aŭ RTF-version de la novelaro ĉi tie.
Tri noveloj ricevis premiojn en la branĉo “Prozo” de la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro.
Mi tre esperas, ke vi vizitos mian retpaĝon kaj legos mian novelaron! Se plaĉas al vi, bonvolu plusendi tiun ĉi informon al viaj geamikoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-literaturo. Koran dankon.
|
|
|
[19 May 2009|06:30pm] |
|
Soluton! Mia noma estas Sarah. Mi jxus komencis lerni. Forgive me for typing part in English. I'm using Lernu.net to assist me and I have a friend who speaks fluently. I hope to learn more and that I'm able to speak fluently with all of you!
|
|
| Nomoj |
[19 Apr 2009|01:01am] |
Soluton! Mia noma estas Rachael kaj mi havi nur sole ekias al learni Esperanto. Do fora mi havi laborint per dua libroj: TY Esperanto kaj Esperanto: Learning and Using the International Language. En peno al ekzerci kio mi havi learnint do fara mi havi decidis al eki taglibro. Iel, la rezoni kial mi estas skribas yeno estas ĉar mi voli al koni kiel al traduki eŭropaj nomaj. La libroj tiu mi pruntis ye diskusti ĝi bito sed ĝi estis ĉefe ĉirkaŭ landoj nomoj kaj ne popoloj.
P.S bonvolu pardoni mi malbona gramatico. Mi scii tiu estas malpli ol fantasta.
|
|
| Plej amuzsonaj vortoj en Esperanto? |
[16 Apr 2009|01:01pm] |
Bonvolu nomi Esperantajn vortojn, kiuj ridigas vin aŭ ŝajnas amuzaj al vi.
Por mi estus: -blek' (amuze sonas) -forfikulo (ŝajnas fivorto sed estas nur fiinsekto) -farto (similas anglan vorton por furzo) -mardo (similas akadian francan vorton por feko) -postscio (malfacile prononceblas) -maldikulo (similas pugdoloron en la itala) -paska (similas fekon en la finna)
|
|
|
[14 Apr 2009|09:26pm] |
En la reto aperis animacia filmo kun esperantaj subtitoloj. La kreintoj anticipe petis min traduki la tekston Esperanten, cxar ili volis, ke ilia filmo aperu tuj kun tiaj subtitoloj. Sxaltu la youtube-subtitolojn (la plej dekstra kaj malsupra bildeto) kaj spektu. ( Read more... )
|
|
| Cxu vi spektus animacian filmon en E-o? |
[09 Mar 2009|09:11pm] |
Saluton.
Mia revo estas fari animaciajn filmojn en Esperanto. Tiucele mi nun studas klasikan (2-dimensian) animacion cxe la Vankuvera Filma Studejo. La programo estas tre defia kaj helpus min iom da kuragxo, aparte de Esperantistoj. Mi volas povi montri al miaj kunstudantoj (kaj instruistoj) ke ja ekzistas spektontaro de tiaj filmoj. Tial mi nun petas ke samideanoj sendu posxtkarton al la jena adreso: Simmon Keith Barney 1111 Pacific St, # 407 Vancouver, BC V6E 3X7 CANADA
Sentu vin libera plusendi mian peton.
|
|
| Demando por esperantaj sintaksistoj |
[06 Mar 2009|01:08am] |
| [ |
mood |
| |
curious |
] |
Mi ĵus miras pri iu sintaksa demando: ĉu la frazo "Esperanton estas facile lerni." ĝustas gramatike aŭ ne? Kaj kial do? Mi unue pensis, ke ĝi ja estas laŭgramatika, sed nun mi ne plu certas, ĉar ŝajnas al mi kiel "levanta konstrukcio"*, kiun tie en la frazo oni ne rajtas uzi. Laŭ mia kompreno, oni nome ne rajtas elmovi (do, levi) la argumenton de la propozicio [lerni Esperanton] en iu pozicio en la supera frazo.
Mi ja kredas, ke subkuŝas tiu frazo: "[Lerni Esperanton] estas facile.", en kiu la parto "lerni Esperanton" estas kvazaŭ la subjekto. Pro tio, mi pensas, ke oni ne rajtas elpreni aĵojn de tie.
Kion vi pensas? Ĉu "Esperanton estas facile lerni." estas ĝusta Esperanto? Kial (ne)?
(Kruĉafiŝita al mia LiveJournal)
*) ĉu oni tiel diras raising construction / Anhebungskonstruktion?
P.S.: Se vi estas membro de lernu.net, bonvole respondu ankaŭ al la enketo. Dankegon!
|
|
| navigation |
| [ |
viewing |
| |
most recent entries |
] |
| [ |
go |
| |
earlier |
] |
|
|
|
|